Kiel mi esperantiĝis: Miaj unuaj paŝoj en la lingvo

Kiel mi esperantiĝis: Miaj unuaj paŝoj en la lingvo

Kial mi elektis lerni Esperanton

En 2019 mia filino montris al mi aplikaĵon nomatan Duolingo, dirante ke ĝi estis bonega ilo por lerni lingvojn. Ŝi jam uzis ĝin por studi la anglan kaj kuraĝigis min ankaŭ provi ĝin. Mi decidis fari eksperimenton: elekti du tre malsamajn lingvojn – unu malfacilan kaj alian facilan – por testi la aplikaĵon kaj taksi ĝian efikecon.

Mi ĉiam aŭdis, ke la germana estas unu el la plej malfacilaj lingvoj por portugalparolantoj kiel mi. Tial, la elekto de la “malfacila” lingvo estis evidenta. Sed kiu lingvo povus esti la “facila”? Mi memoris Esperanton – lingvon, pri kiu mi jam aŭdis kiel facile lernebla. Post rapida esploro en Vikipedio, mi konstatis, ke Esperanto havas grandan kolekton da libroj kaj interreta enhavo, kaj tio vekiĝis mian scivolemon.


La defio de la germana

Post kiam mi instalis Duolingon en mia telefono, mi komencis la germanan kurson. Kia bela lingvo ĝi estas! Tamen, tuj evidentiĝis ĝia malfacileco. La gramatikaj reguloj pri akuzativo, dativo kaj genitivo min timigis, kaj la amaso da artikoloj estis konfuziga. Aldone, la prononco, kvankam bela, estis ekstreme malsimila al la portugala, mia denaska lingvo.

Mi tamen daŭrigis la studadon dum 50 tagoj kaj rimarkis kelkajn similecojn kun la angla. Ekzemple, la vorto “Bruder” en la germana similas al la angla “brother”, kaj “Schwester” similas al “sister”. Kvankam interese, post tiu periodo, mi sentis min laca kaj decidis ŝanĝiĝi al Esperanto.


La surprizoj de Esperanto

Komence, Esperanto ŝajnis stranga al mi – tro multaj literoj “J” en la vortoj! Kaj kia surprizo malkovri la ekziston de la akuzativo! Ĉu vere Esperanto estas tiel facila kiel oni diras? Mi preskaŭ rezignis, sed decidis persisti. Baldaŭ mi ekkomprenis, ke la akuzativo en Esperanto estas multe pli simpla ol en la germana, ĉar ĝi ekzistas pro la nekonjugado de verboj.

Post nur tri monatoj da ĉiutaga lernado, mi jam povis babili kun aliaj esperantistoj enrete. Tio estis enorma kuraĝigo! La facileco de la lingvo, la aglutinado de vortetoj kiel “-ilo” kaj “-eta”, kaj la logika strukturo instigis min daŭrigi. Anstataŭ ĉesi post la planitaj 50 tagoj, mi profundiĝis eĉ pli en la komunumo.


#### La vivo kun Esperanto

Dum la pandemio, kiam mi havis iom pli da tempo, mi pli intense dediĉis min al la lernado de Esperanto, studi ĝin ĉiutage kaj profundiĝi en ĝia kulturo kaj komunumo. Post mia unua studperiodo, mi aĉetis librojn en Esperanto kaj neniam ĉesis uzi ĝin. Mi membriĝis en Telegram-grupo kaj ankaŭ en diversaj Facebook-komunumoj. Mi eĉ kreis YouTube-kanalon por dividi mian sperton, kvankam mi ne daŭrigis ĝin longe. Nun mi starigis ĉi tiun blogon por kundividi miajn spertojn kaj subteni la kreskon de la Esperanta komunumo.

Lerni Esperanton estis unu el la plej bonaj decidoj en mia vivo. La komunumo estas varma kaj helpema, kaj mi sentas min parto de internacia familio. Mi invitas vin aliĝi al tiu ĉi mirinda vojaĝo kaj esplori la riĉecon de la lingvo!

Ĝis la sekva artikolo!